Sándor Basilides
Sándor Basilides | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Basilides Sándor |
Naskiĝo | la 3-an de februaro 1901 en Balassagyarmat (Hungario) |
Morto | la 25-an de majo 1980 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, C-411. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | Zoltán Basilides, Barna Basilides kaj Ábris Basilides |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Sándor Basilides [ŝAndor bazilides], laŭ hungarlingve kutima nomordo Basilides Sándor estis hungara pentristo, gobelinisto, instruisto. Liaj fratoj estis Ábris Basilides, Barna Basilides kaj Zoltán Basilides.
Sándor Basilides [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1901 en Balassagyarmat, li mortis la 25-an de majo 1980 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Basilides akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1928, sed li jam en 1925 ekspoziciis. Liaj plej gravaj instruistoj estis Ede Balló kaj Gyula Rudnay. Tiutempe inter 1924-1928 li estis asistanto en la altlernejo, krome li studvojaĝis al Italio en 1925 kun Barna Basilides. Li edziĝis en 1928. Inter 1936-1938 kaj 1942–1968 li instruis en industriarta gimnazio. En la lernojaro 1939 li havis stipendion en Romo. Li pensiuliĝis en 1968. Li ricevis 8 premiojn inter 1924-1962. Li ŝatis pentradi urbajn panoramojn, pejzaĝojn, ĝenropentraĵojn, krome li gvidis metiejon pri gobelinoj.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1933, 1941 Budapeŝto
- 1967 Balassagyarmat
- 1971 Miskolc
- 1983 Balatonfüred
- 2007 Székesfehérvár
Elektitaj grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1924 Komárom
- 1934, 1943, 1950 Arthalo Budapeŝto
- 1947, 1999, 2002 Budapeŝto
- 1957 Veszprém (urbo)
- 1976 Székesfehérvár
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Szegényember-sorozat (serio) (1927-1931)
- Zsellérek
- Festők (1958)
- Patakpart (1960)
- Pihenő pásztorok
Plej grava gobelino
[redakti | redakti fonton]- Buda a török hódoltság idején (1940)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-12-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]